Tajlando estis la unua lando el nia granda vojaĝo kiel familio de du plenkreskula esperantistoj kun du malgrandaj infanoj (5 jaroj, 4 monatoj). Por tio vojaĝo ni strebas ne nur vojaĝi kiel „normalajn“ turistojn, sed renkonti lokajn homonj kaj sperti la kutimojn, kulturojn kaj naturan diversecon tra la mondo.
Rostita ornitorinko
Je nia unua vespero en Si Racha, Tajlando ni serĉis restoracion por manĝi. Tie ili havis anglan menuokarton kaj ofertis nin i.a. „fried frog“ (rostitan ranon) kaj „fried platypus“ (rostitan ornitorinkon). Stranga, ke tio protektada australa besto estus havebla por malpli ol 2 € ĉi-tie.
Ni elektis inter la malmultaj vegetaraj manĝaĵoj kaj estis tre mirigita kiom oni absolute volis serviĝi viandon ene de la legumoj. Jam tre baldaŭ ni lernis kaj bezonis la taia vorto „vegetara“.
Neantaŭviditaj malfacilecoj
Vojaĝante en budisma lando ni ne antaŭvidis la malfacilecojn nuri sin tie kiel vegetarano. La solvo estas kaj simpla kaj absurda: por la taja budistoj la karma kulpo estas kun tiuj kiuj mortas la bestojn, ne al tiuj kiuj manĝas ilin poste. Tio eksplikis afabla bahaía Esperantisto.
Budismaj veroj:
“La gusto de libereco de avideco, malamo kaj iluzio estas pli bongusta ke ĉiuj aliaj gustoj.”
“La mondo estas eterna ŝanĝo, la vivo estas iluzio.”
Ekzota abundeco de fruktoj
Do ni ĝojis la simpla natura abundeco de fruktoj kiel diversaj tipoj de bananoj, ananasoj, papajoj, guavoj, lakto de kokosnukso, drakofruktoj ktp.-
Tioj manĝajoj simple estis akompanata kun diversaj tipoj de rizo, tofuo de la multaj cinaj butiketoj ĉie.
Spertoj kaj aventuroj:
Kun nia esperantista amiko, kiu ni ekkonis pere la reto Pasporta Servo, ni ne nur organizis kaj tranokton kaj kelkaj tagoj poste vojaĝon al Bangkoko. Ni ankaŭ faris ekskursojn al taoista templo kaj al fako pri marbiologio de la proksima universitato de Bang Saen. Tie nie spertis vivantaj meduzoj, sepio, – eĉ ŝarkoj naĝis super niaj kapoj (ĉar ni mem estis ja promenante en glastunelo).
La sekvanta tago kun tajlanda konatino de nia nova esperantista amiko ni observis “ŝlimsaltantaj fiŝoj” (Periophthalmus), – strangaj estajoj, kioj por la plejparto de tempo vivas en akvo kiel ordinaraj fiŝoj, sed kaj en seka stato de mangla arbaro kaj por fuĝi au ĉasi saltas sur aerradikoj, branĉoj kaj aliaj objektoj. Reirante “hejmen” ni hazarde alvenis en hordo de plimalpli 100 makakoj (specio da simioj), plenkreskuloj kun beboj kaj pendante sur iliaj dorsoj kaj sukante ĉe la patrinaj mamaj. Fakte ni ne sciis kiu obzervis kiun pli – ni ilin au ili nin. En Bangkoko ni povis observi varanoj en ordinara parko. Kaj ni ankau sentis kie en zoo.
Post kelkaj tagoj ni flugis pere Sydney, Australio al Auckland, Novzelando por la sekvantaj etapoj de nia vojaĝo. Alia aventuro, tio ega sabloŝtormo …
… Cetere:
Laŭ Esperantisto kiu povas legi la originalan tajlingva menuokarton, la intencita internacia eldono kun ornitorinko nur estis erara tradukita; aĉetebla estis nur la kapo de anaso kun beko.